En la Muzeo de la Belarta Akademio en Krakovo estas prezentataj skulptaĵoj de Igor Mitoraj el la kolekto de la akademio, de la Jagelona Universitato kaj de la Silezia Muzeo en Katowice. Parto de la eksponaĵoj devenas el la privata familikolekto. Estas prezentataj krome liaj desegnaĵoj el Pietrasanta, kie Mitoraj vivis kaj mortis. Multaj el la eksponaĵoj ne estas konataj al vasta publiko. La krakova Belarta Akademio tiel daŭrigas la solenadojn de 2024, ligitajn kun la 80-a naskiĝdatreveno kaj la 10-a mortodatreveno de la artisto.
Igor Mitoraj estis fascinita de la antikva arto, aparte greka kaj romia, kio speguliĝas en lia kreado. Karakteriza elemento de lia skulptista stilo estas monumentecaj formoj, kiuj bone kongruas kun vasta spaco. Eblas renkonti liajn skulptaĵojn sur placoj kaj en ĝardenoj de multaj urboj de la mondo, kiel Krakovo, Varsovio, Parizo, Milano aŭ Tokio.
La skulptaĵoj de Igor Mitoraj ofte havas formon de korpofragmentoj inspiritaj de la antikvaj formoj, sed konscie difektitaj aŭ ne finverkitaj. Tiu estetiko simbolas la fragilecon de la homa ekzisto, tempopasadon kaj neeviteblan detruon, kiun portas tempo. Samtempe la skulptaĵoj de Mitoraj emanas ekstertempan belecon kaj harmonion spegulante univeralajn valorojn ligitajn kun la homa ekzisto.
Igor Mitoraj daŭre kalkuliĝas al la plej gravaj nuntemapj artistoj. Lia kreado daŭre ravas kaj inspiras pliajn generaciojn.
El la elsendo 15.03.2025. Legas Maciek – 01′ 51′