Fine de majo en la Muzeo de Kinematografio en Lodzo estos malfermita ekspozicio pri Mumintroloj, lige kun la 80-a datreveno de la unua eldono de la konata libro de Tove Jansson el Finnlando. La ekspoziciloko ne estas hazarda, ĉar en Lodzo en la jaroj 1977-1982 kreiĝis, en la pola-aŭstra kunlaboro, la animita serio „Rakontoj de Mumintroloj”. La filmoj estis realigitaj en la studio Se-Ma-For kaj la propono de rolantaj pupoj de Mumintroloj estis aprobita de la aŭtorino mem.
La ekspozicio prezentos la historion de la libroserio kaj ankaŭ polajn aŭtorojn kaj filmistojn, kiuj kontribuis al popularigo de la libroserio en Pollando. Oni rigardos arkivajn fotojn pri la vizito de Tove Jansson en Pollando, pupojn, kiuj rolis en la animita filmserio, sondkumentojn, plurajn polajn eldonojn de la libroj pri Mumintroloj, de la bildstrioj, periodaĵoj, aŭdiolibroj. La ekspozicion akompanos edukprogramo. Okazos laborrenkontoj, filmprezentoj kaj popularscienca sesio pri aktualaj esploroj pri la mumintrola fenomeno. Ĉio ĉi okazos kunlabore kun Moomin Characters kaj Muzeo de Mumintroloj en Tampere. La ekspozicio okazos sub la patroneco de Ambasado de Finnlando en Pollando.
Jam en 1984-a aperis la unua traduko de Muminvalo-libroj en Esperanto fare de Eckhard Bick. Brita Esperanto-Asocio aperigis fine de 2024 la sepan libron laŭvice el la Muminvala-serio en la traduko de Sten Johansson.
El la elsendo 25.03.2025. Legas Gabi – 02′ 11″