Ludu

En la 1385-a E_elsendo el la 25.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• La komenca aktualaĵo rilatas al la solenita en Pollando lastlunde Nacia Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la germana okupacio.
• En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri retrovitaj kaj restaŭritaj 16 polikromiaĵoj en la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruń (norda Pollando); pri vico da eventoj planitaj en Lodzo lige kun la 80-jariĝo de la unua libro pri muminvalaj troloj de Tove Jansson; pri litografaĵoj de Marc Chagall en la loko Lewkowo en la okcidenta Pollando.
• Hodiaŭ ni enrigardas la kulturajn paĝojn de la februara numero de „Esperantolehti” el Finnlando, el kiuj ni ekscias novaĵojn pri E-tradukoj de libroj pri mumintroloj de Tove Jansson kaj pri la 25-jariĝo de la arta laboro de Markku Sarastamo, popola artisto kaj esperantisto. Interreta foto de iu el liaj verkoj akompanas nian hodiaŭan programinformon.
• En la E-komunuma segmento ni informas – laŭ GK de UEA – pri burunda esperantistino kun ŝtata distngo okaze de la nunjara Tago de la Virinoj.
• Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia kanto „Mi kaj vi” el ilia Arĝenta Albumo kaj la kanto „Karulino” el la KD de Vinilkosmo >Afrika Kompilo<.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.