Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1377-a E_elsendo el la 10.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni prezentas felietonon pri Międzygórze, en la suda Pollando, ĉe la limo kun Ĉeĥio. Tiu pitoreska ripoz- kaj kuracloko dum jarcentkvarono famis pro siaj esperantistaj feriadoj okazantaj i.a. sub la ŝildo „Ora Pola Aŭtuno”. Pri tio ni ankaŭ parolas, koncentriĝante tamen pri ĝiaj kelkaj atrakciaĵoj.
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri polaj kandidatoj por la marko Eŭropa Kultura Heredaĵo; pri la rekonstruitaj de poloj nubiaj vestoj, nun ekspoziciataj en Berlino; pri unu el la laste proklamitaj Historiaj Monumentoj, la kastelo en Międzyrzecz en la okcidenta Pollando.
• En la E-komunuma segmento ni donas informojn pri la baldaŭ okazonta Ronda Tablo en Sarajevo dediĉita al la temo „Lingvo kaj Artefarita Intelekto”. Organizas ĝin Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, info@esperanto.ba.
• Muzike aŭdiĝas fragmente la kanzono de Kajto „Mi serĉas la sunon” el ĝia KD La Universala Arbo. La akompana foto el la reto prezentas alrigardon al Międzygórze.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.