La Itala Salono en Branicki-ĝardeno en Bjalistoko, troviĝanta en ĝia registro de historiaj objektoj el 1966, post preskaŭ 200 jaroj reakiris sian iaman apekton. Ĝi estas konata nur laŭ desegnaĵo el la 30-aj jaroj de la 18-a jarcento. Baze de ĝi pastro doktoro Jan Nieciecki detektis la ikonografian programon de la Salono. Ĝia celo estis glorigi la urbokreinton, hetmanon Jan Klemens Branicki laŭmodele de la mito pri la Ora Epoko dum la regado de la romia impriestro Cezaro Aŭgusto.
La komplekso de skulptaĵoj en la Itala Salono konsistas el 14 elementoj. Tio estas 10 skulptaĵoj en atiko kun 6 vazoj enhavantaj abundokornojn kaj 4 figuroj, kiuj prezentas kvar statuojn de mitologiaj duondioj Saturno, Apolono, Astraia kaj Jupitero. Fine troviĝas en ĝi kvar bustoj de la historiaj figuroj Eneo, Aŭgusto Cezaro, Julia la plej aĝa kaj Julio Cezaro.
Aŭtoras ilin Lyubomir Grigorov el Bulgario. La figuroj ne plu estis faritaj el ligno kiel en la originalo, sed el epoksida rezino.
La Itala Pavilono estas plia verko – post la rekreaita Altano sub aglo kaj skuptdekoraĵo en la Ĝardena Pavilono – servonta por vaste prezenti la atingaĵojn de Branciki-familio, kaj Bilasitoko.
El la elsendo 30.01.2025. Legas Maciek – 01′ 43″