En januaro 2025 la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko prezentas kiel historian objekton de la monato la 12-jarcentan kolornamaĵon, kiu estis trovita dum la arkeologiaj laboroj en la loko Daniłów Mały proksime al la urbo Łapy. Ĝi konsisitas el vitraj bidoj, kupraj pendaĵoj kaj krucoj.
La kampanjo „Historia vidindaĵo de la monato” estis iniciatita en Bjalistoko en 2021. Ĝi prezentas ĉiun monaton al vasta publiko iun el la objektoj ĉiutage publike nereigardeblaj.
Laŭ la muzeo la januara vidindaĵo estas unika laŭ la landa skalo pro la uzita materialo, grandeco kaj orginala komponaĵo. Dum la arkeologiaj laboroj ĝi estis retrovita ĉe tombo de infano en la aĝo de ĉirkaŭ 7 jaroj, plej verŝajne knabino. La kolornamaĵo konsistas el 115 vitraj bidoj, du pendaĵoj en la formo de duonlunoj kaj kvin krucoj. Laŭ specialistoj la krucaj pendaĵoj finiĝantaj per trifolio simbola la Sanktan Triunuon, tiuj finiĝantaj per globeto simbolas la Sangon de Kristo, kaj pendaĵoj en la formo de duonlunoj simbolis la Dipatrinon.
Kiel klarigas la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko krom bele aspekti la ornamaĵo simbole emfazas la konfesatan kristanan kredon.
El la elsendo 20.01.2025. Legas Pamela – 01′ 35″