Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1373-a E_elsendo el la 20.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ĉerpante al nia arkivo ni invitas konatiĝi kun plia vizitinda loko en Pollando, Chełmno en la norda parto de la lando. Hodiaŭ ĝi estas difinata kiel urbo de enamiĝintoj pro la konservata en iu el ĝiaj preĝejoj relikvo de s-ta Valenteno, sed tio estas la plej nova tradicio. Ni referencas al ĝia historia periodo.
• La kulturkronikaj informoj rilatas al sukceso de Kalwaria Zebrzydowska, kiun en 2024 vizitis pli da personoj ol en la antaŭpandemia periodo; al historia vidindaĵo de januaro 2025 publike prezentata en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko; al supriza malkovro de nekonataj pentraĵoj en la abatejo en Tyniec apud Krakovo.
• En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la proksimiĝantaj limdatoj por proponi siajn IKU-prelegojn kadre de la nunjara UK en Brno (GK Nro 1206 (2025-01-18), por kandidatiĝi kiel Komitatano B de UEA (GK N-ro 1204 (2025-01-04). Ni informas krome pri la konkurso por originala E-kanzono – de Itala Esperanto Federacio – omaĝanta la figuron de Gianfranco Molle.
• Muzike ni proponas fragmenton de la kanzono „Harmonio de la vivo” produktita de AI; ni aŭdas ankaŭ fragmenton de la blusa kanto de Gianfranco Molle por la teksto de Ludoviko Zamenhof „La Espero”; La programinformon akompanas interreta foto pri la urbo Chełmno.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.