Lige kun la 30-jariĝo de la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha en Krakovo estis funkciigitaj tri ekspozicioj referencantaj al la historio de ĉi tiu artcentro.
Unu el ili estas dediĉita al la pola filmreĝisoro Andrzeja Wajdy kaj lia edzino Krystyna Zachwatowicz kaj omaĝas ilian artan vojon. Ĝuste Wajda, la fama pola reĝisoro estis la ideodoninto de la Muzeo kaj akiris por ĝi la subtenon de la japanaj kaj polaj aŭtoritatoj kaj de la krakova urba konsilio.
La alia ekspozicio lige kun la 30-jariĝo de Manggha daŭronta same ĝis la 9-a de marto 2025 sumigas la ĝisnunan agadon de la muzeo. Ĝi prezentas 30 objektojn el la muzeaj kolektoj elektitajn de 30 personoj – plurjaraj laborantoj, kuratoroj, arkitektoj ligitaj kun la muzeo.
La tria porokaza ekspozicio en la artgalerio Eŭropo-Fora Orienta najbaranta kun la muzeo havas la titolon „Proksimiĝoj. Feliks Manggha Jasieński kaj lia kolekto”. Ĝi rakontas pri la vivo de Feliks Jasieński, kies riĉa kolekto de japanaj eksponaĵoj fariĝis bazo por establi la muzean centron. Ĝi prezentas centojn da objektoj el la kolekto de Jasieńskiego mem.
La establon de la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha fundamentis la premio Kyoto Prize por Wajda en la alteco de 400 mil dolaroj kaj kreiĝinta sekve fondaĵo Kyoto-Kraków. La japana registaro apogis finance la iniciaton kaj krome la Fervojista Sindikato de la Orienta Japanio kolektis por ĝi ĉirkaŭ unu milionon da dolaroj. Komence Manggha estis la filio de la Nacia Muzeo en Krakovo. Ekde 2007 ĝi estas aparta muzea institucio, kiu konsekvence ampleksigas sian kolekton dank’ al senavareco de la subtenantoj.
Kk_mj_Pli riĉa ol la antaŭaj Konkurso de la Krakovaj Kristnaskaj Kripetoj
La rezultoj de la 82-a konkurso por Kristanskaj Kripetoj de Krakovo estis solene anoncitaj la 8-an de decembro en la palaco Krzysztofory. Nunjare la ĵurio konsistanta el historiitoj, etnograoj, arthistoriistoj, arkitetoj kaj platikistoj pritkasis 221 verkojn. Tio elmontras, ke la tradicio daŭre estas vigla kaj evoluas.
Nunjare eblis rivali en ses kategorioj destinitaj por plenkreskuloj, por gejunuloj, por familioj, por infanoj, pro lernejoj. En la nova kategorio OFF estis taksitaj kripetoj ne firme ligitaj al la tradicio. En ĉi lasta kategorio venkis kristnaska kripeto brodita sur la virina korsaĵo de tradicia krakova kostumo. La tradicio de la krakova kristnaska kripetfarado kiel la unua inter polaj objektoj ektroviĝis sur la Listo de la nemateria kulturheredajco de Unesko en 2018.
La krakova kristnaska kripeto signife diferencas disde la Bet Leĥemaj kripetoj, ĉar ĝi devas havi la turan formon kaj enhavi karakterizajn por la krakova arkitekturo detalojn. Nunjare la disdono de la premioj okazis en la ĉeesto de gastoj el Italio. La informo pri la konkurslaureatoj estis ligita kun oficiala malfermo de ekspozicio de la kristnaskaj kripetoj el Caltagirone, la sicilia urbo fama pro siaj ceramiaj kripetoj.

El la elsendo 20.12.2024. Legas Maciek – 02′ 09″