Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1364-a E_elsendo el la 07.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri bonega loko de pola mielo inter mondaj produktoj; pri kresko de germanaj vendejmarkoj distribuantaj kosmetikaĵojn kaj kemiajn produktojn de la hejma uzo; pri klopodoj reenkonduki acipenserojn en la polajn akvojn.
• En nia sciencbultena rubriko ni informas pri tri internaciaj projektoj rilate al kaŭzoj de neŭrodegeneraj malsanoj, en kiuj partoprenas polaj sciencistoj.
• La ampleksa Leterkesto koncernas i.a. la pasintsemajnajn renkontiĝojn de nia redakcio kun aŭskultantoj kaj radioamikoj de niaj elsendoj kadre de la Virtuala Kongreso.
• Hodiaŭ en nia programo ni proponas la originalan E-kanton de Hirosi Nobukuni „Aŭtuna foliaro”.
– La interreta foto prezentas la reenkondukatan en la polajn akvojn acipenseron.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Nenion ŝanĝu pri la radio. Mi ŝategas viajn altkvalitajn mojosajn eldonojn! Dankon al vi!