De jaroj neniu sciencista skipo gvidis esplorojn sur la tereno de la Nacia Parko Serengeti en la norda Tanzanio. Tiuj terenoj estis esplorataj la lastan fojon antaŭ 40 jaroj fare de la usona sciencisto prof. John Bower kaj antaŭ 20 jaroj fare de profesoro Audax Mabulla el la Universitato Dar es Salamm. Multaj esplorrezultoj ne estis ĝis nun publikigitaj en sciencaj periodaĵoj. La unusolaj kaj ne tre detalaj mapoj de la tereno havas profesoro Mabulla. Eksterlandaj sciencaj esploroj okazas aktuale nur en Olduvai-ravino lime de la nacia parko.
Al ĉi-lastaj eksterlandaj esploristoj aliĝis polaj sciencistoj sub la gvido de profesorino Marta Osypińska el la Vroclava Universitato kaj doktoro Piotr Osypiński el la Instituto pri Arkeologio kaj Etnologio de la Pola Sciencakademio. La finiĝintaj aŭtune esploroj fermis la unuan esplorsezonon. Dum ili la arkeologoj volis ekscii, ĉu troviĝas tie arkeologiaj terenoj taŭgaj por esploroj laŭ la vidpunkto de interbranĉaj mediaj studoj. En du kavernoj ili malkovris la nekonatajn ĝis nun surrokajn pentraĵojn kaj signifan nombron de la kolektitaj animalaj ostoj. Tio elmontras, ke temis pri rifuĝejo, kion konfirmas la spuroj de fajrujo, fragmentoj de ceramiko kaj ŝtonlaboriloj. En alia loko krom la surrokaj pentrajoj poloj malkovis ankaŭ restaĵojn de la homa skeleto. La malkovritaj pentrajoj bildigas la masajajn torĉojn, homajn siluetojn kaj animalojn ne sole sovaĝajn, sed ankaŭ bredbestojn. Ili estis pentritaj per okro, pulvorigitaj ostoj kaj karbo.
Ĉiuj ĉi malkovroj estis dokumentitaj kaj esplorprovaĵoj trafis al polaj laboratorioj. Bedaŭrinde multaj esplorendaj terenoj estas damaĝitaj pro la disvolviĝanta turismo. La polaj esploristoj frontas do nun ne sole esplordefiojn. Ili devas ankaŭ engaĝiĝi en klerigagadon en Tanzano por konsciigi pri la graveco de la troviĝantaj tie spuroj de la homa civilizacio.
El la elsendo 25.11.2024. Legas Milada kaj Barbara – 02′ 51″