La 17-an de oktobro pasis la 175-a mortodatreveno de la fama pola komponisto Frederiko Chopin, kies plurajn spurojn eblas renkonti en la pola ĉefurbo. Krom la troviĝanta en Łazienki-parko Chopin-monumento, unu el la plej ŝatataj vidindaĵoj por turistoj vizitantaj Varsovion, la atenton logas ankaŭ la Sanktakruca Baziliko, ene de kiu estas gardata la koro de la komponisto. La tombo mem de Chopin troviĝas en la pariza tombejo Père-Lachaise. Ĉu la fakto, ke la koro de Chopin troveblas en la naskiĝurbo de la komponisto ŝuldiĝas al lia lasta volo aŭ aliaj kialoj? La praktiko aparte entombigi la korpon kaj la koron de la mortinto havas longan tradicion. Laŭ profesoro Tadeusz Dobosz, specialisto pri genetiko el la Vroclava Medicina Universitato, en la eŭropa kulturo ĝi havas striktan rilaton kun la biblia frazo “kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro” (Mateo, ĉapitro 6-a, verso 21-a). Nome, ion apartan simbolas la korpo kaj la koro. Longe oni kredis, ke la koro estas la sidejo de sentoj, tial ĝi estis speciale traktita. La unuaj konataj kazoj de aparta entombigo de la korpo kaj koro devenas el la Mezepoko. Dum la sekvaj jarcentoj, tiu kutimo estis tre ofta inter riĉaj homoj, membroj de reĝaj familioj kaj ekde la komenco de la XVI jarcento inter la papoj de la katolika Eklezio. Kiamaniere tamen la koro de la mortinta en la franca ĉefurbo, ja ne riĉa komponisto, trafis al Varsovio? Temis pri la volo de Frederiko Chopin mem. Kelkajn monatojn antaŭ sia morto, dum renkontiĝo kun sia fratino Ludwika, li supozeble diris: “Mi scias, ke la rusoj ne permesos al vi revenigi min al Varsovio, do almenaŭ prenu mian koron.” Verŝajne Chopin sopiris al la urbo de sia juneco, sed pro subteno de la kontraŭcara Novembra Insurekcio (1830-1831) kaj la rifuzo de pluraj invitoj al la rusa ambasadejo en Parizo oni malpermesis al li vojaĝi al Varsovio. Menciindas ankaŭ la fakto, ke la komponisto neniam forgesis la antaŭmortan deziron de sia patro, Nikolao, kiu petis siajn familianojn, ke postmorte oni dissekcu lian korpon kaj elprenu el ĝi la koron. La nekutima peto fontis el la timo de Nikolao Chopin pri tio, ke li povus reviviĝi en la tombo. Pri kazoj de ŝajna morto kaj reviviĝintaj subtere entombigitoj la patro de la komponisto aŭdis de sia amiko kuracisto kaj tiaj historioj forte lin impresis, sed – suzpozeble – ne tiom forte lian familion, ĉar la deziron de la mortinta en 1844-a jaro patro de Frederiko oni neniam plenumis. Ĉiukaze, dank’al la fratino de Chopin, Ludwika, la skatolo kun la koro de la komponisto atingis komence de la 1850-a jaro Varsovion kaj post kelkjara estado en la familia loĝejo, ektroviĝis en la kripto de la Sanktakruca Baziliko en Varsovio, kaj en la 1880-a jaro en niĉo de unu el ĝiaj kolonoj, kie ĝi ripozas ĝis hodiaŭ. Ĝi forlasis ĉi tiun lokon nur unufoje – dum la Varsovia Insurekcio 1944.

El la elsendo 20.10.2024. Legas Maciek – 03′ 39″