En la viena Muzeo de Arthistrio ekde la 8-a de oktobro ĝis la 12-a de januaro 2025 estas prezentata ekspozicio „Rembrandt-Hoogstraten. Koloro kaj iluzio”. Ĝi estas la okazo kompari la majstrajn verkojn de Rembradt kaj lia disĉiplo Samuel van Hoogstraten. La ideon inspiris disertaĵo pri la pentroarto de van Hoogstraten el 1678, en kiu la aŭtoro memorigas la tempon pasigitan en la metiejo de Rembrandt. La arto de ambaŭ artistoj estas prezentata fone de la tiamaj intelektaj pensofluoj kaj la ekspozicio prezentas la plej novajn esploranalizojn pri noveca aplikado de perspektivo, koloro, lumo kaj ombro en la kreado de ambaŭ artistoj. La viena ekspozicio prezentas 60 tolaĵojn, desegnaĵojn kaj grafikaĵojn el multaj muzeoj de la mondo i.a. Metropolitan Museum of Art en Novjorko, Luvro, La Nacia Muzeo de Svedio, Museo Thyssen-Bornemisz en Madrido, Muzeo de la Belartoj en San Francisko, Armand Hammer Collection en Losanĝelos, Leiden Collection en Nowym Jorku kaj el privataj kolektoj. Pollando disponigis unu el la plej grandaj artverkoj el la polaj kolektoj, kiu estas „Knabino en bildokadro” de Rembrandt. Kune kun alia portreto de Rembrandt „Sciencisto ĉe pupitro” ĝi troviĝas en la Galerio de la Artverkoj de la varsovia Reĝa Kastelo. Ambaŭ portretoj kreiĝis en 1641 kaj estas signitaj de la artisto. La portreto de „Knabino en bildokadro” ravas per rafinita lumludo kaj vivanteca energio en la rigardo kaj gesto de la knabino, apoganta manojn ĉe la rando de kadro kaj impresanta kvazaŭ ŝi transkliniĝas ŝatante foriri. La ekspozio estos poste prezentata en la Muzeo de Rembrandt en Amsterdamo, sed la tolaĵo de „Knabino en lbildokadro” revenos post la viena prezento al Varsovio.

El la elsendo 10.10.2024. Legas Gabi – 02′ 24″