Novaĵoj

Rekordaj prezoj de arĝento

Enretigita de: | Sept 5, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Ekde la jarkomenco signife kreskis sur la mondaj merkatoj la prezo de arĝento. En februaro necesis pagi preskaŭ 23 dolarojn por unu unco (℥), en majo la prezo kreskis ĝis 27,9 dolaroj por la sama kvanto. La prezoj akcelis en julio kaj rekorda estis la 11-a de ĉi tiu monato, kiam por unu unco necesis pagi 31,5 dolarojn. Laŭ ekspertoj de la Pola Ekonomika Instiituto altaj prezoj de arĝento konserviĝos sur la historie alta nivelo i.a. pro kreskanta aĉetateco de elektraj aŭtomobiloj kaj juvelaro. La prezokreskon influis krome limigita vendateco kaj geopolitikaj streĉitecoj. La pola kompanio KGHM, kiu estas la dua en la mondo plej granda produktanto de arĝento akiris en 2023 45 milionojn 900 mil uncojn da arĝento.

El la elsendo 05.09.2024. Legas Milada – 01′ 15″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631938

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj