Novaĵoj

Ne< por plurfunkciaj telefonoj en la lernejaj klasoj

Enretigita de: | Sept 5, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Ekde lundo en ĉiuj lernejoj de Nederlando validas la plena malpermeso uzi en la lernejaj klasoj la plurfunkciajn telefonojn. Informis pri tio la agentejo dpa. Ekde januaro la uzo de plurfunkciaj telefonoj kaj tabletoj estis malplermesita en nederlandaj mezgradaj lernejoj, nun la malpermeso koncernas ankaŭ la bazajn lernejojn. Tiu malpermeso estis en Nederlando objekto de publika debato inter gepatroj, instruistoj kaj politikistoj. Oni referencis al ĉiam pli da fontoj pri tio, ke la poŝtelefonoj en klasoj malebligas plenan koncentriĝon de lernantoj kaj kaŭzis, ke iliaj lernorezultoj malboniĝas. Kiel informis la nederlanda NOS en lernejoj, en kiuj estis mapermesita la uzo de poŝtelefonoj ankaŭ dum la interlecionaj paŭzoj pliboniĝas la komunikatmosfero. La escepto rilate la uzon de la purfunkciaj poŝtelefonoj en klasoj koncernas medicinajn konsiderojn aŭ handikapon de lernanto. La malpermeso uzi la plurfunkciajn poŝtelefonojn en klasoj validas jam en Grekio, Italio, Hispanio, Francio kaj Svedio. En Pollando jam ekzistas lernejoj, en kiuj la uzo de poŝtelefonoj en la klasoj kaj dum la interlecjonaj paŭzoj estas malpermesita. Iuj polaj lernejoj registras tion en siaj statutoj.

El la elsendo 05.09.2024. Legas Maciek – 01′ 31″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0613226

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj