La Muzeo de la Pola Historio estis rekonita kiel unu el la plej belaj muzeoj de la mondo en la internacia konkurso Prix Versailles. Tiu ĉi prestiĝa arkitektura premio la unuan fojon estis atribuita ĉi-jare en la kategorio „muzeoj”. La pola muzeo apartenas al sep novkreitaj aŭ restarigitaj muzeoj en la tuta mondo agnoskitaj de la ĵurio Prix Versailles kiel la plej belaj. Ĝi troviĝas en la akompano de Artmuzeo A4 en la ĉina Chengdu, Muzeo pri la memoro de la tertremo en Smritivan en Bhuj Hinda Unio, Muzeo Oman Ascross Ages, Het Loo difinata kiel nederlanda Versajlo, la japana Artmuzeo Simose en Hiroŝimo kaj Granda Egipta Muzeo en Giza. La konstruaĵo de la Muzeo de la Pola Historio ĉe la varsovia Citadelo konsistas el 6 niveloj – du subeteraj kaj kvar ternivelaj kun la surfaco de 44 mil kvadrataj metroj. La aranĝo de la konstruaĵoj kaj de la placo spegulas la kazernon de la Reĝa Gvardio el la fino de la 18- jarcento. La Muzeo havas plurfunkcian rolon. Krom ekspoziciaj spacoj, konservistaj kaj staploj en ĝia nova konstruaĵo troviĝas didaktaj salonegoj, legejo kaj biblioteko. Ĝi enhavas aŭditorion por 580 spektanoj, kaj estas destinita i.a. por la koncertoj de Sinfonia Iuventus. La Muzeo disponas krome pri la kineja-spektakla salonego por 140 personoj, kiu kun kelkaj pliaj ejoj formas atrakcian konferencan centron.

El la elsendo 30.09.2024. Legas Maciek – 01′ 51″