Infrastrukturaj investaĵoj favoras arkeologiajn malkovrojn. Dum la konstruado de la norda pretervojo de Krakovo estis malkovritaj la restaĵoj de neolitikaj setlejoj, krome multe pli postaj strukturoj ligitaj kun la Krakova Fortikaĵo. La tuta investaĵo celas plibonigi la trafikon inter la apudkrakovaj urbetoj kaj loĝkvartaloj situantaj laŭ la rapidvojo S52. En la jaroj 2018-2023, oni esploris 22 lokojn kun la totala areo de ĉirkaŭ 72 hektaroj. Arkeologoj laŭe de la tuta itinero malkovris multajn spurojn de setlejoj. La plej malnova devenas el la limperiodo de Mezolitiko kaj Neolitiko. Oni konstatis i.a., ke en la loko Tonie ekzistis defenda setlejo, devenanta el la limo de 6-a kaj 5-a jarmilo antaŭ Kristo. Aliflanke en la loko Zielonki estis malkovritaj du tomboj kun karakteriza strukturo, en kiuj al la tomba niĉo kondukas siaspeca ŝakto. En unu el la tomboj, apud la ostorestaĵoj troviĝis ceramika vazo, ŝtona hakilo kaj du silikaj sagopintoj, dum en la alia la mortinto estis ekipita per ceramika vazo kaj silikhakilo. Arkeologoj trovis krome multajn spurojn de prahistoriaj setlejoj (el Neolitiko, la bronza kaj fera epokoj) en Witkowice, inkluzive de restaĵoj de setlejo kaj tombejo el la frua bronza epoko, rilatantaj al la t.n. Mierzanowice-kulturo kun karakterizaj ceramikaĵoj kaj inaj ornamaĵoj el fajenco aŭ konkoj kaj kupraj orelornamaĵoj. Al malkovroj pli lastatempaj apartenas la 19- kaj 20-jarcentaj terstrukturoj ligitaj kun la Krakova Fortikaĵo elkonstruita sojle de la 1-a mondmilito. En la loko Tonie (kie troviĝis la artileria fortikaĵo 44 “Tonie”) eblis rekonstrui la precizan trapason kaj limojn de la remparoj kaj fosaĵoj, kaj malkovri la restaĵojn de la fortikaĵa infrastrukturo. Alia malkovro ligiĝas kun verŝajna fosŝirmejo por infanterio. Estis trovitaj objektoj rilataj al la ĉiutaga vivo de soldatoj, i.a. kuglingoj, fajfilo kaj stana emajla taso kun dukapa, aŭstrohungara imperia aglo.

El la elsendo 20.09.2024. Legas Maciek – 02′ 34″