Ĝis la 3-a de novembro en Krakovo, en la artgalerio Eŭropo-Fora Oriento ĉe la Muzeo Manggha, estas rigardebla ekspozicio de lignogravuraĵoj de fama, 19-jarcenta japana artisto Hiroshige Ando. La artisto konata ankaŭ sub la nomo Hiroshige Utagawa estas unu el la plej konataj japanaj pentristoj, lignogravuristoj, reprezentatoj de la fluo ukiyo-e. Ukiyo-e rilatas al bildoj de la pasanta mondo, montrante vivĝojon en la trapasanta mondo. Al liaj plej famaj verkoj apartenas la serio „Cent famaj vidoj en Edo”, la iama nomo de Tokio. La organizantoj de la krakova ekspozicio koncentriĝis pri ĝiaj edukfunkcioj kaj preparis multajn atrakciaĵojn por la plej junaj vizitantoj. La infanojn ĉe artstaploj atendas iloj, por ke ili povu krei proprajn lignogravuraĵojn, verki hajkojn aŭ projekti japanstilajn ŝirmilojn. La vizitantoj ekscias i.a. pri la romantika Festo de Steloj, solenata la 7-an de julio. La artaj laborrendevuejoj, reproduktoj de la lignogravuraĵoj pretigitaj kunlabore kun japanoj, japanaj pupoj kaj kostumoj troviĝas teretaĝe. La salono estis apartigita en tri sferojn, el kiuj ĉiu prezentas majstrojn ligitajn kun kreata lignogravuraĵo – pentriston, lignogravuriston kaj presiston. La spacon plenigas protektoŝirmiloj laŭteme ligitaj kun la jarsezonoj kaj iliaj festivaloj, festoj kaj jarsezonaj pejzaĝoj. Ĉe la unua etaĝo funkcias la alia parto de la ekspozicio, en kiu estas rigardeblaj koloraj animaĵoj. Filmo disbildigata sur la koridora muro formita el ŝirmilioj aludas al la vojoj al Edo.

El la elsendo 30.08.2024. Legas Gabi – 02′ 10″