Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1340-a E_elsendo el 08.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
En nia ĵaŭda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni enrigardas en kelkajn apartajn programerojn de la mateno, i.a. temas pri la Esperantologia Konferenco. La merkreda kongresa kuriero unu plenan paĝon dediĉas al la hieraŭa ekskursa tago: https://uea.org/pdf/uk2024/vocxo_de_kilimangxaro_5.pdf. Pri tio, kiel ĝin pasigis rakontas al ni Marija Belošević. En la dua parto de la elsendo ŝi per kelkaj frazoj retrorigardas al la organizita de ŝi marda Tago de Lernado, kiu registrita per Zoom aperos en ILEI-paĝo. Ni mencias kelkajn el literaturrilataj programeroj de la tago, sed tute aparte aŭdiĝas kiel sondokumento la informo pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2024. Ĉar en la kongresa programo ne okazos koncerto de Samba Faye ni specimene prezentas fragmenton de lia E-kanto Samba-Senegalo-Esperanto. Kaj iom „prunte” aŭdiĝas sona eĥo el la vespera koncerto de JoMo. Li ankaŭ aperas en la foto akompananta la programinformon. Ĝi estis farita de Amri Wandel dum la kongresa balo. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D