Ludu

En la 1339-a E_elsendo el 07.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

En nia merkreda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni retrorigardas al la marda Komitata Forumo pri Informado, pri kiu ni interparolis kun Lu Wunsch-Rolshoven, UEA-oficisto pri komunikado. Ni parolas ankaŭ pri la hodiaŭa, t.e. merkreda Ekskursa Tago. Por ornami ĉi tiun temon aparte ni uzas por la programinformo fb-an foton de Māra Timermane. Tra la elsendo traplektiĝas ĉarma kanto „Afriko” muzikigita kaj kantigita de Suno AI por la vortoj de Erika Godó (Belulino). La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D