La voknomoj, personaj nomoj estas universalaj en diversaj kulturoj kaj lingvoj. Ili estas parto de nia identeco kaj helpas en la komunikado, tamen atribuado de individuaj personnomoj estis konsiderata kiel escepte homa karakterizaĵo. Tamen nun dank’ al esploroj de sciencistoj el Kolorada Ŝtata Universitato (CSU) ni eksciis, ke vivantaj libere afrikaj elefantoj (Loxodonta africana) „alparolas” unu la alian helpe de sonoj, kiuj enhavas komponanton, kiu identigas individuon kaj memorigas nian personan nomon. Post kiam sciencistoj reaŭdigis al la animaloj la registritajn sonojn la „alparolataj” elefantoj vigle reagis je ili, sonreagante aŭ proksimiĝante al la sonfonto. Sonoj adresitaj al aliaj elefantoj elvokis malpli viglan reagon. Elefantoj same kiel homoj vivas en evoluintaj socioj kaj estas tre komunikemaj. Same kiel homoj ili funkcias en grupoj familiaj, sociaj kaj klanaj. La elefantoj krom voĉe komunikas inter si helpe de rigardo, odoro kaj tuŝo. Tamen iliaj voĉoj peras multajn informojn inkluzive de tiuj pri individua identeco, aĝo, emocia stato kaj socia adaptiĝo. Iliaj voĉoj okupas vastan frenkventan spektron kaj iliaj infrasonoj ne estas aŭdeblaj por la homa oreloj. Uzante ilin elefantoj povas kunordigi grupajn moviĝojn je longaj distancoj. En la esploroj sciencistoj analizis elefantajn voĉojn registritajn en la jaroj 1986-2022 en la kenja Samburu-rezervejo kaj en la Nacia Parko Amboseli lime de Tanzanio. Sume estis registritaj 470 individuaj voĉoj direktitaj de 101 „alparolantoj” al 117 „voĉadresitoj”, „nomadresitoj”. Sciencistoj konsideris sole sonojn, voĉojn direktitajn al indentigebla, unuopa animalo. Kurt Fristrup el Kolorada Ŝtata Universitato prilaboris novecan teknikon de alifarado de sonoj por malkovri subtilajn diferencojn en la sonstrukturo. Sekve, kun la ĉefaŭtoro de la esploroj Michael Pardo li trejnis modelon de maŝina lernado por ĝi senerare identigu, baziĝante sole sur ĝiaj akustikaj proprecoj, kiun elefanton celis koncerna sono. La esploroj elmontris ankaŭ, ke elefantoj simile kiel homoj ne ĉiam alparolas unu la alian per la „nomo”. La vokado per „nomo” estis pli ofta je foraj distancoj aŭ kiam maturaj elefantoj komunikis kun junaj bestoj. Maturaj elefantoj pli ofte ol la junaj uzis la nomalparolojn, kio povas signifi, ke ellerno de alparolado povas daŭri jarojn. Scienistoj samtempe argumentas, ke la novaj malkovroj pri kognaj kapabloj kaj komunikado de elefantoj subtenas argumentojn favore al ilia protekto. Ili estas minacitaj pro formorto pro ŝtelĉasado kaj perdo de vivejoj. La lasta minaco ligiĝas kun la fakto, ke pro sia dimensio elefantoj bezonas multan lokon kaj povas estis minacaj por homoj kaj iliaj havaĵoj.
El la elsendo 30.07.2024. Legas Barbara – 04′ 04″