Sciencaj informoj

Advanced Grant por prof. Karol Życzkowski

Enretigita de: | Jul 20, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Advanced Grant estas prestiĝa konkurso de la Eŭropa Konsilio por la Sciencaj Esploroj, kiu subvencias ambiciajn esplorprojektojn. En la eldono 2023 ricevis ĝin i.a. Karol Życzkowski, profesoro de la Instituto pri Teoria Fizikio de la Jagelona Universitato, prezidanto de la Centro de Teoria Fiziko de la Pola Sciencakademio. Profesoro Karol Życzkowski ricevis la subvencion en la alteco de pli ol 2 milionoj 250 mil eŭroj. Lia projekto sub la nomo “TAtypic” koncernas la kvantuman mekanikon, kaj tute aparte strukturojn, kiuj povas esti esencaj por evoluigi la kvantumajn informadon kaj teknologiojn. Ĝia cefa celo estas esplori proprecojn de tipaj kvantumaj statoj kaj kanaloj kaj ankaŭ identigo de elektitaj stukturoj kun ekstremaj proprecaj taŭaj por alifarado de kvantuma informado. Ekde 2020 profesoro Życzkowski okupas avanan lokon en la listo de la vivantaj laborantoj de la Jagelona Universitato en la grupo Top 2 proc en la rangolisto de scienciatoj prilabrita de Elsevier kaj Stanford Universitato. Pri liaj sciencaj atingaĵoj informas la retejo de la Jagelona Universitato. Profesoro Życzkowski estas krome plurfoja laŭreato de subvencoj de la Nacia Scienca Centro. I.a. en kunlaboro kun sciencistoj el Portugalio, Slovenio, Germanio kaj Norvegio li realigas la projekton DQUANT pri kvanumaj prikalkuloj kaj kaoso kun energidisipo, kiu ricvis subvencion en internacia konkurso QuantERA Call 2021.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Barbara – 02′ 03″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0608084

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj