Jam de kelka tempo la Reĝaj Ĝardenoj en Krakovo en la somera sezono prezentas en sia spaco 20-, 21-jarcentajn skulptaĵojn de renomaj polaj artistoj. Ĝis nun oni povis admiri artverkojn de Józef Wilkoń, Bronisław Chromy kaj Zdzisław Beksiński. Por la inaŭguro de la nunjara sezono estas pretigita ekspozicio, titolita „Kontrastoj” prezentanta la skulptarton de Paweł Orłowski. La menciitaj en la titolo kontrastoj rilatas i.a. al malsameco de la malnova kaj nuntempa artoj. Nome, Orłowski en siaj verkoj referencas al malnovaj majstroj, ĉerpante inspiron el antikva epoko, sed subigas siajn laboraĵojn al la komputila modelado. En la fina rezulto liaj verkoj spegulas realon kaj abstrakton, tradicion kaj modernecon. Kiel materialo por siaj verkoj la artisto uzas metalon kaj bronzon. Paweł Ostrowski estas laŭreato de polaj kaj internaciaj premioj kaj distingoj. Li partoprenis en pli ol 60 artaj projektoj en la tuta mondo. Liaj skulptaĵoj estis prezentitaj dum internaciaj artfoiroj Art Basel Week en Miami kaj Art Position en Berlino. La Reĝaj Ĝardenoj en Krakovo estas malfermitaj por la publiko ĝis la 29-a de septembro 2024.

El la elsendo 05.06.2024. Legas Maciek – 01′ 30″