Ludu

En la 1325-a E_elsendo el la 15.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni denove invitas vin konatiĝi kun konindaj lokoj en Pollando. Hodiaŭ ni proponas la reviziton en la loko Szczytno.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri la 85-jariĝo de la Pola Instituto en Budapeŝto; pri la daŭranta festivalo de Henryk Wieniawski en Szczawno-Zdrój; pri Cate Blanchett kiel ĵuriestro dum la aŭtuna 32-a Energa Camerimage en Toruno.
• En la E-komunuma segmento ni prezentas ampleksan informon baze de la teksto de Povilas Jegorovas, kiu aperis en Sezonoj pri la litova politikisto, ankaŭ esperantisto Vytenis Andriukaitis. Nia plia informo rilatas al la proksimiĝanta UK en Tanzanio kaj al la nula bitnumero de „Afrika Esperantisto”: https://www.esperanto-afriko.org/wp-content/uploads/2024/06/Afrika-Esperantisto-n-ro-00.pdf.
• Muzike akompanas nin la kantistino Revanta Luna, kiu kantas la poeziaĵon de Zamenhof „Pluvas”. La reta programinforma foto prezentas la restaĵojn de la teŭtona kastelo en Szczytno.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.