La reganta en Pollando bela printempo intensigas la deziron viziti diversajn landopartojn, admiri la naturon kaj interesajn objektojn. Al tiuj interesaj objektoj apartenas Palaco de Sobański-familio en la prokima al Varsovio – je ĉirkaŭ 40-minuta aŭtomobila veturo – loko Guzowo. Ĝi estas escepta en la landa skalo ekzemplo de la franca novrenesanca stilo kaj vekas asociaciojn pri famaj francaj palacoj laŭe de Luaro. Ankoraŭ nevizitebla, ankoraŭ en rekonstruado. Ĝian historion formas la sortoj de tri magnataj familioj – Ogiński, Łubieński kaj Sobański – plurfoje komplikaj kaj dramecaj. Kaj ĉio ĉi komenciĝis en la 17-a jarcento, kiam en 1602 oni notis la informon pri la ekzistanta en Guzowo ligna biendomo apud tri etaj artefartaj mastrumlagetoj. En 1789 oni jam trovas informojn pri duetaĝa tie masonita palaco kun dek kelkaj ĉambroj, vestoĉambroj kaj salonoj. Kaj tio dank’ al vojevodo, Andrzej princo Ogiński, kiu alikonstruis la palacon kaj krome modernigis la ĉirkaŭan bienon. Post lia morto la palaco fariĝis la posedaĵo de la vidvino Paula familie Szembek kaj ŝia filo Michał Kleofas Ogiński – komponisto, aŭtoro de famaj polonezoj. Poste pri la posedaĵo zorgis dum ĉirkaŭ 60 jaroj Feliks grafo Łubieński, la plej aĝa filo de Paula, kiam post la malprava konfisko de la posedaĵoj fare de prusaj aneksintoj li ĝin reakiris. Li estis pola politika aganto, i.a. membro de la Asembleo de Amikoj de la Konstitucio, aktiva membro de la Reĝa Societo de Amikoj de la Sciencoj. La forta ekonomia pozicio de la familio estis ŝanceligita en 1842 pro falsa akuzo de lia filo Henryk, i.a. vicprezidanto de la Pola Banko, pro mikso de la ŝtata kapitalo kun la privata. Henryk estis ekzilita en la profundon de Rusio kaj Guzowo estis konfiskita kiel garantiaĵo pro onidiraj ŝuldoj. Finfine la bienon en 1856 aĉetis en aŭkcio lia nepo Feliks grafo Sobański. Ankaŭ lia sorto enhavis multajn dramecajn momentojn pro lia sendependiga, kontraŭcara agado. Unue li estis malliberigita en la Petropaŭla fortikaĵo en Peterburgo, sekve internigito en Odessa. Fine li estis devigita forlasi la landon kaj la havaĵojn, kiujn la familio havis ankaŭ en Podolio, parte konfiskitaj. Dum kelkaj jaroj li vivis en Parizo, sed post la reveno al la lando ĉirkaŭ 1872 li montriĝis esti energia entreprenisto, filantropo kaj mecenato. La vivperiodo pasigita apud Luaro influis la artajn preferojn de grafo Feliks Sobański. Ok jarojn poste alpreninte la decidon pri la alikonstruo de la palaco en Guzowo li komisiis fari tion en franca stilo kaj en la daŭro de dek kelkaj jaroj ĝi transformiĝis en „kastelon de apud Luaro”. Al alikonstruita palaco estis aldonita kapelo dediĉita al la familipatrono s-ta Félix de Valois. Por ĝi estis venigitaj imponaj vitraloj el la franca laborejo de Ch. Champigneulle kaj la eksteran fragmenton de absido ornamis la basreliefo de pola pentristino kaj skulptistino Maria Gerson „Kristo silentiganta tempeton”. Laŭvica tasko esti adekvate aranĝi la internojn de la alikonstruita palaco. Ĉiujare grafo Feliks Sobański kun la familio enteprenadis vojaĝojn tra Eŭropo laŭ senŝanĝa itinero: Obodówka (en la podoliaj havaĵoj), Vieno, Karlsbad, Napolo, Romo, Parizo, Varsovio, Podolio. La ĉiujaraj veturoj estis okazo por venigi amason da tolaĵoj, skulptaĵoj kaj mebloj por ornami Sobański-palacojn en Guzowo, en Varsoio ĉe Jerusalema Aleo kaj en Obodówka, ilia ĉefrezidejo en Podolio. Tiamaniere al la palaco en Guzowo trafis i.a. mebloj en la stilo de Ludoviko la 15-a kaj du marmoraj ĉambraj kamenetoj el la palaco Tuileries bruligita dum la Pariza Komunumo en 1871. Paralele al la aranĝaj laboroj en la palaco oni modernigis la parkon. Du arkitektoj dungitaj de grafo Sobański Walerian Kronenberg kaj Franciszek Szanior talente ligis la francstilan kun la panorama parko. Mastrumlagetoj estis ligitaj kaj transformitaj en kunligitajn akvenojn. Sur unu el ili estis kreita artefarira insulo kun groto. En tiu stato la palaco kaj la parko transdaŭris ĝis la 1-a mondmilito. En 1915 en la palaco estis instalita milithospitalo, sekve de kio la internoj estis damaĝitaj kaj post la milito ili estis pli modeste ekipitaj. Laŭvicaj sortobatoj ligiĝis kun la 2-a mondmilito. En septembro 1939 al Guzowo venis germana ĝenerala stabo mem por festi sian invadon kontraŭ Pollandon. Por tiu periodo Sobański-familio estis foĵetita el la palaco. Por la germanaj soldatoj kaj oficiroj estis la okazo por forporti diversajn „memoraĵojn” en la formo ekzemple de arĝenta mangilaro, por ruinigi meblojn per eltranĉado de familia blazono el la lede tegitaj seĝoj. La sengradigado de la palaco daŭris ne nur dum la 2-a mondmilito, sed ankaŭ postmilite. Denove Sobańki-familio estis forigita el la palaco kaj en ĝi mem instaliĝis oficejoj de proksima sukerfabriko. Oni estis farantaj iujn provizorajn riparojn, sed temis sole pri provizoraĵoj. Malgraŭ la grandparta ruiniĝo la placo konservis sian ĉarmon, pro kio interesiĝon pri ĝi manifestis filmistoj. En 1979 en la impona konstruaĵo, parte grave damaĝita, estis realigita beletra filmo „Ŝlosilgardisto”. 10 jarojn poste en Pollando okazis reĝimaj transformiĝoj, sekve de kiuj iamaj posedantoj povis entrepreni klopodojn pri reakiro de siaj antaŭmilitaj posedaĵoj, kiel la unuaj aĉetantoj. Tiajn klopodojn entreprenis grafino Sobańska, la bofilino de grafo Feliks Sobański. Tio daŭris kelkan tempon, sed fine la palaco revenis al siaj ĝiaj posedantoj en 1996. Oni tuj entreprenis enormajn laborojn, komencante per protekto de internoj kontraŭ enpenetranta akvo kaj humideco. Oni faris pliajn paŝojn por savi la plej valorajn, saviĝintajn elementojn de internoj – ĉambrajn kamenetojn, ekipaĵojn de banejoj. En 2009 la aktualaj posedantoj, kiuj estas la nepo de grafo Feliks Sobański, Michał kun sia fratio establis Fondaĵon, kies ĉefa celo estis kaj estas restaŭro de la rezidejo. La elspezoj por tiu celo komence el la privataj poŝoj de la posedantoj ricevis oficialan subtenon. Subvencion por la restaŭraj laboroj en la objekto kun granda historia kaj arta valoro, kiu en 1962 ektroviĝis en la registro de la protektataj historiobjetkoj, en 2010 atribuis la Pola Kulturministerio. La Nacia Fondajo por Naturprotekto helpis en laboroj okazantaj en la parko, reĝitrita kiel protektata historiobjekto en 1981. Aktuale la fina celo estas instali en la palaco en Guzowo hotelon kun la karaktero de Chateau Form kaj konferencan centron. Troviĝos en ĝi ankaŭ ĉambro dediĉita al la memoro de tri gentoj ligitaj kun Guzowo, la magnataj familioj Ogiński, Łubieński kaj Sobański. Kun la aspekto de la renovigata Sobański-palaco antaŭnelonge povis konatiĝi vasta publiko. Nome la tv-kanalo Canal +/Planete + pretigis novan filmserion pri la renovigado de polaj historiaj rezidejoj. Ĝia filmo dediĉita al la renovigado de la Palaco en Guzowo estis prezentita fine de aprilo.

El la elsendo 15.05.2024. Legas Barbara – 10′ 17″