Sciencaj informoj

Perdiĝanta kapablo aŭskulti

Enretigita de: | Maj 20, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En la epoko de ĉieĉeesta bruo homoj perdas la kapablon atente aŭskulti. Oni alarmas, ke infanoj kaj junularo bezonas aŭskultoedukadon. En Pollando ekde 2021 funkcias fondaĵo Audomania, kiu kun aŭdoekologoj informas pri la sekvoj de akustika poluado, minacoj rezultantaj el la malkapablo atente aŭskulti kaj laboro ĉe bazo. Ĝi signifas laborrenkontojn pri atenta, komprenema aŭskultado en lernejoj kaj altlernejoj. Kvankam dum la aŭskultado ni pasigas 60 procentojn de la tempo dediĉita al la komunikado ni memoras apenaŭ 25 procentojn de la aŭdita enhavo. La esploroj en la Universitato en Minesoto elmontris, ke meze homo memoras nur duonon de la ĵus aŭdita informo sendepende kiomgrade estis konvinkita, ke aŭskultas. Similajn konkludojn oni prezentis en raportoj el la Ŝtata Universitato de Florido kaj el la Ŝtata Universitato en Miĉigano. Oni informas en ili, ke du monatojn post la aŭdita parolado meza aŭskultinto memoras nur 25 procentojn de tio, kio estis dirita. Karakterizas nin tendenco forgsi de duono ĝis unu triono de la aŭdita mesaĝo en la daŭro de la unuaj 8 horoj. Ofte en tiu mallonga periodo ni forgesas pli ol dum ses sekvaj monatoj. Laŭ ekspertoj la ĝenerala malkapablo aŭskulti ligiĝas signife kun eduksistemo, en kiu la atenton oni donas ĉefe al la arto legi dum praktike estas neglektita la arto aŭskulti, kiu postulas koncentriĝon pri sono, ĝian komprenon kaj reagon. Laŭ Monda Sanorganizo ĝis 2050 ĉiu kvara persono en la mondo suferos aŭdoperdon. La homaj oreloj estas elmetitaj je centoj da sonoj kaj senĉesa sonstimulado. Ĉiam pli da tempo ni pasigas ĉe komputiloj kaj plurmediaj telefonoj. Ĉio ĉi influas mankon de sondistanciĝo, malfacilaĵojn pri koncentriĝo kaj problemojn kun la komunikado. La ĉieĉesta bruo kaŭzas, ke ni lernas ne aŭdi la atingantajn nin sonojn.

El la elsendo 20.05.2024. Legas Barbara – 02′ 40″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0629948

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj