Meze de aprilo la Krakova Operteatro subskribis interkonsenton kun Fondazione Lirico – Sinfonica Petruzeli el Teatri di Bari, kies frukto estos nova opero dediĉita al la reĝino Bona Sforza. La interkonsento estis subskribita en Bari, el kiu devenis la reĝino en la 506-a datreveno de ŝia edzinĝo al reĝo Sigismundo la Maljuna kaj proklamo de ŝi la reĝino de Pollando. La muzikon por la nova verko komponas Zygmunt Krauze por la libreto de Vincenzo de Vivo. Bona Sfroza d’Aragona estis princino de Bari kaj Rosano, reĝino de Pollando kaj Granda Litova Dukino. Post la morto de la edzo, kvereliĝinte kun la filo Sigismunto Augusto, ŝi forlasis Krakovon kaj post kelka estado en Mazovio revenis al Bari, kie ŝi mortis veninta de iu el siaj korteganoj. Ŝiaj teraj restaĵoj troviĝas en unu ela plej belaj preĝejoj de la urbo, baziliko de S-ta Nikolao. Ŝia sarkofago, fondita de la filino, la pola reĝino Anna Jagelonidino prezentas ŝin kiel genuantan virinon en la akompano de sanktaj Nikolao kaj Stanislao. Du virinaj siluetoj ĉe iliaj piedoj simblas la Polan Reĝolandon kaj Princolandon Bari. Bona Sfroza multe meritigsi por la pola historio kaj kulturo, kaj la memorspuro pri ŝi speguliĝas en la nomo de legombukedo necesa por la ĉiutaga kuirarto „włoszczyzna”. Tiel gravuriĝis la memoro pri ŝi, kiu en la polan menuon enkondukis tiajn legomojn kiel florbrasikon, faz eolon, tomatojn, artiŝokojn, asparagojn kaj brokolojn. Al la dramecaj sortoj de la pola reĝino el Ialio estis ĝis nun dediĉitaj du operoj kaj unu beletra filmo. La nova opero de Zygmunt Krauze kaj Vincenzo de Vivo post kelkaj monatoj estos prezentita en Krakovo kaj en Bari.

El la elsendo 15.05.2024. Legas Barbara – 02′ 28″