Finante nian lastan elsendon mi informis pri interesa teksto de Frederiko Gobbo en la maja numero de „Esperanto”, kiun jam de kelka tempo ni ricevis rete. Mi ne scias, kiom da aŭskultantoj tiklis en mia anonco la difino „Esperanto kiel lingvo ricevema”. Mi mem krom legi la eksplikojn de la aŭtoro kelkan tempon dediĉis por profundigi la konojn pri la koncepto mem kaj esploroj rilataj al la fenomeno, ekzistanta kiel tia delonge, sed esplorata ne tiom longe. Sub la anglalingva difino >receptive language<, la gugla tradukilo proponas la ne „ricevema” sed „akcepteman lingvon”. Ĉiukaze temas pri komunikformo, en kiu diversnaciaj homoj daŭre parolas sian propran lingvon kaj daŭre interkompreniĝas. Sed por uzi riceveman aŭ akcepteman lingvon necesas havi sufiĉajn pasivajn konojn pri lingvo de interparolanto, la kapablon aŭskulti kaj legi ĝin, sed ne nepre ĝin paroli, kio estas – do la aŭskultado kaj legado – pli facila ol la aktiva lingvouzo. Tiu ideo de lingvo ricevema/akceptema do kontraŭas la ideon de „lingua franca”, kiu signifis interkompreniĝadon per la tria lingvo, konata al malsamlingvaj interparoloj. Frederiko Gobbo ampleksan ĉapitron en sia artikolo dediĉis al detaligo kial E-o utilas kiel lingvo ricevema/akceptema por konkludi i.a. „mi estas profunde konvinkita, ke la uzo de Esperanto kiel lingvo ricevema ekzistas ekde kiam la lingvo estis ekparolata je la fino de la deknaŭa jarcento kaj certe post 1905. Ĉiuokaze, miascie neniu antaŭe aplikis sisteme la koncepton de lingvo ricevema – kiel difinita de lingvosci¬encistoj – al Esperanto. Mi esperas, ke ĉi tiu artikolo povas helpi al la rekta montrado de Esperanto al ekstera, scivolema, lingvoama, publiko”. Mi esperas, ke ni baldaŭ konatiĝos kun eventualaj reagaj komentoj flanke de E-lingvistoj, interlingvistoj. Estos krome interese ekscii pri la starpunkto de propagandistoj pri la apliko de Esperanto en la internacia komunikado. Rigardante rete la majan numeron „Esperanto” ni aldonu, ke tiu laŭvica numero de UEA-revuo denove riĉas je kontribuoj referencaj al la nunjara UK en Aruŝo kiel juna kaj vigla E-movado en Afriko, la 52-a Kongreseto de Infanoj kaj Adoleksnatoj, ankaŭ en Afriko. Apartekaraktera estas teksto de estrano Wandel rememoranta Tanzanion kaj Kilimanĝaron. Ne ĉio movadume okazos nunjare en Afriko, pri kio atestas informoj/alvokoj al la julia ILEI-kongreso en Brazilo kaj la aŭgusta LIBE-kongreso en Serbio. Se temas pri la ekstera prezentiĝo de esperantistoj sendube la atenton meritas ĉi-numere en „Esperanto” la raporto de Massimo Ripani pri la partopreno de Itala E-Federacio en Didacta, la plej granda kaj plej grava foiro pri didaktiko, instruado kaj la lerneja mondo en Italio, kiun partoprenis 20 mil vzitantoj. Al standovizitantoj de la esperantista federacio- inter kiuj estis ankaŭ nemovade konataj E-parolantantoj oni disdonis multajn E-informilojn, unuavice pri la instruprojekto „30 oraj horoj”. Itala E-Federacio esperas ripeti tiun porkesteran aktivadon en simila aranĝo aŭtune. Iuj E-kongresoj antaŭ ni, en la ĵusaj tagoj en Strasburgo okazas Eŭropa Esperanto-kongreso 2024. Do la ĵusan alvenon de la kajero de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantitoj) 2024 mi traktas kiel apartan kaj belan koincidon, sed certe tio estis antaŭplanita. Nome la kajeron inaŭguras interesaj artikoloj pri la urbo, pri Strasburgo, riĉa je monumentoj. Tion, kion la kongesanoj vidas propraokule la leganto de la kajero „Konstruado” TAKE-2024 vidas intelekte. Fascinas do spuri la historion kaj evoluetapojn de la loka Katedralo, pri kiu fotojn iuj el la kongresanoj jam peris en fb-o. Interese estas ekscii pri alia impona loka konstruaĵo-palaco, en kiu sian sidejon havas Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. La 77-paĝa kajero de TAKE 2024 entenas pli da interesaj artikoloj kiel i.a. pri testoturo en Rottweil servanta al testado de noveteknikaj liftoj aŭ Metropo, koncepto por tuteŭropa trajnreto. Eĉ se iuj kontribuoj ŝajnas iom teknikaj, eble eĉ tro teknikaj, aliflanka avantaĝo estas la eblo konatiĝi kun faka terminologio. Ĉiukaze leganto, aparte tiu interesiĝanta pri arkitekturo kaj urbanismaj temoj havas la ŝanĉon sekvi kompetentajn tekstojn de fakuloj. Ne estante fakulo pri agrikulturo mi kun ioma surprizo kaj vera scivolemo legis i.a. artikolon de OKUMURA Juka en la lasta atinginta nin numero de „La Revuo Orienta”. En ĝi la aŭtoro, terkulturisto el Hokajdo, paŝon-post-paŝo priskribas siajn tagojn plene dediĉitajn al la kulturado de kukumoj. Mi kiel 100-procenta laikulo spirdetene legis pri lia metodo akri fortajn kukumojn dank’ kunkreskigado de ili kun…. kukurboj, pere de greftado. Kiel li asertas „la kunigita planto (ĉu mi diru „kukurbkumumoj”?) ricevas forton de kukurbo”. Ne malpli impresaj estas liaj vortoj pri la peniga rikoltoperiodo seninterrompe daŭranta inter junio kaj fino de oktobro. La aŭtoro, kiu komencis sian aventuron kun kukumkultivado antaŭ kvin jaroj ŝajne ŝatas sian okupon. Li tamen ne prisilentas, ke la neta profito sumiĝanta al unu triono de la vendosumo estas multe malpli granda ol tiu de ordinaraj salajruloj, kio ne povas logi al terkultirista laboro junulojn. Povas atesti pri tio multaj kampoj forlasitaj de la kulturado. OKUMURA Juka aldudas al avantaĝoj, kiujn ĝuas eŭropaj terkulturistoj pro garantiita prezo de produktaĵoj kaj enspezoj. Sed reage niaflanke ne eblas kaŝi, ke tiuj feliĉaj liaopinie eŭropaj terkulturistoj, ĉefe uniaj, nun frontas minacajn defiojn pro pluraj ekologiaj postuloj kaj limigoj. Unu afero estas tutcerta, se same kiel en Japanio ankaŭ en Eŭropo kukumoj – almenaŭ ĝis nun – troviĝas en konstanta vendooferto kontentigante la atendojn de la konsumantoj. Komence mi referencis al la artikolo pri la ricevema/akceptema lingvo. Al tiuj, kies scivolemon tamen kaptis la temo, mi rekomendas la raporteton de Severija Marija Banaitinė en la 316-a numero de „Kontakto” pri lingva praktiko lime de Urugvajo kaj Brazilo „De >po prostu< ĝis portuñol”. Se temas pri novaj rubrikoj en „Kontakto” plaĉas al mi tiu dediĉita al scienca scivolemo. Ĉi-numere Frank van Hertrooij laŭ la ekzemplo de Neptuno, prefere ĝiaj koloroj diskonigitaj en la bildoj de Voyager 2 interse artikolas pri falsaj koloroj en scienco, aparte trompeblo de homa kolorpercepto. El fb-o mi ĵus eksciis, ke la nova numero de „Kontakto” jam survojas, do tiujn kiuj ankoraŭ ne legis ĝin mi atentigu pri ampleksa intervjuo kun Petolma Jonny M., kiu koincide hodiaŭ festas sian naskiĝdatrevenon. Do al Jonny M. multajn bodezirojn por novaj inspiroj kaj ideoj, novaj komponaĵoj, kiuj pruvu – kiel kostatas Jonny M. en tiu intervjuo, ke „profesie farita muziko ja estas signo de vivanta lingvo”. Estas bele ekscii tuj sekve pri lRoskila-festivalo, en kiu Eo rolas kiel vivanta lingvo dum la tendumado, muzikado, artprezento, aktivismo kaj libereco. Kaj fine menciindas, ke la nunjara Roskilda Festivalo jam baldaŭ, dum la unua semajno de la somero.

El la elsendo 10.05.2024. Legas Barbara – 10’45