Ludu

En la 1305-a E_elsendo el la 05.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa trarigardo de la E-Gazetaro la atenton ni donas al la retaj gazetoj atingintaj la redakcion: la 1-aj numeroj 2024 de „Informilo por Interlingvistoj” eldonata de CED kaj de „Esperantolehti” de E-Asocio de Finnlando, al la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” de la Jokohama Esperanto-Rondo (JER, Hama-Rondo).
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri daŭranta en Manggha Muzeo en Krakovo ekspozicio de lignotabulgravuraĵoj de Utagawa Hiroshige; pri daŭra arta mecenateco de Vatikano laŭ ekzemplo de konkurso kun la temo dediĉita al la Krucovojaj Stacioj.
• En la E-movada kalejdoskopo ni informas pri la nunjara ILEI-kongreso en Brazilo 2024.kongreso.org; pri Brazila Kolekto kaj aparta oferto de ĝia klubo, kompletaj E-videaĵoj kun la brazila muziko – https://www.brazilakolekto.com/.
• Muzike ni prezentas el la Brazila Kolekto la E-version de la kanto „La am’” en la plenumo de Flávio Fonseca.
• La programinformon akompanas interreta foto pri lignotabulgravuraĵo de Utagawa Hiroshige el la krakova ekspozicio “Du gruoj super rizokampoj”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.