Ludu

En la 1302-a E_elsendo el la 20.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

 Unuavice tutkorajn gratulojn kaj salutojn okaze de la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco kaj pasonta morgaŭ Tago de la Gepatra Lingvo!!

  • Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof per ĝia 143-a fragmento.
  • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la senĉesa interesiĝo de eksterlandanoj, ĉefe ukrainoj kaj germanoj, pri loĝejoj en Pollando; pri 2024-a kiel Jaro de la Panoramoj en la Biebrza-rivera Nacia Parko.
  • En la sciencbultena rubriko ni koncentriĝis pri la solenita hieraŭ Tago de la pola scienco kaj la 80-jariĝo de Universitato de Maria Curie-Skłodowska-Curie en Lublin.
  • Muzike akompanas nin fragmente la kanto en Esperanto „Tiu brakumo unika” de Lucio Avitabile, kiu gajnis la unuan lokon en la 40-a Kantoparado organizata de Heinz-Wilhelm Sprick el Germanio.
  • Nia akompana interreta programinforma foto prezentas alrigardon al la Biebrza-rivera Nacia Parko en la kunteksto de la solenita en ĝi en 2024 Jaro de Panoramoj.
  • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.