Ludu

En la 1297-a E_elsendo el la 25.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

Nian hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Michał Boym, mortinta antaŭ 365 jaroj pola misiisto, diplomato, etnografo, botanikisto, kiu pere de siaj pioniraj verkoj proksimigis Ĉinion al eŭropanoj, korektis misinformojn pri ĉi tiu lando i.a. de Marco Polo.

  • En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni parolas pri ekspozicio en Romo de grafikaĵoj de eksa Auschwitz-malliberigito, Marian Kołodziej; pri Historio de la pola literaturo, kiu baldaŭ anglalingve aperos sur la usona libromerkato; pri reta librovendejo ĉe Auschwitz-muzeo.
  • En la E-komunuma segmento ni informas pri okazontaj lime de februaro kaj marto fizike Himalaja Renkontiĝo (https://eventaservo.org/e/49c1cd) kaj rete Polyglot Gathering (https://www.polyglotgathering.com/2024/eo/).
  • Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per la koncerta plenumo de la kanto „Al loko de kie blovas la vent’” el la seula UK. La akompana interreta foto prezentas mapon faritan de Michał Boym pri Pekino kaj ĉrkaujaĵoj.
  • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.