Ludu

En la 1294-a E_elsendo el la 10.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia hodiaŭa E_elsendo vi trovas, gesinjoroj la jam 142-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• En la komenco ni informas pri la 100-jariĝo de la agado de YMCA en Pollando; pri 2024 kiel la Jaro de Immanuel Kant en la regiono Varmio kaj Mazurio; pri demografiaj problemoj de Pollando kaj sinteno de junaj maturaj poloj al infanposeda familio.
• En la scienca bulteno ni informas pri pliaj esploradoj de NASA-sciencistoj pri vivspuroj sur la Encelado, luno de la Saturno.
• Hodiaŭ ni denove referencas al la ĵus aperinta KD de Jonny M. „Petolas” – distribuata de Vinilkosmo kaj la unua sur ĝi kanzono „Propra plaĉo”, kiun ni prezentas fragmente.
• La interreta foto prezentas la lunon de la Saturno Encelado kun la elŝprucataj el sub ĝia glacikrusto glacigrajnoj kaj akvovaporo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.