Ludu

En la 1293-a E_elsendo el la 05.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la komenco nia Redakcio transdonas al ĉiuj Aŭskultantoj, Radioamikoj, Konatoj, Kunlaborantoj la novjarajn bondezirojn, de Paca, Trankvila kaj Prospera 2024!
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri laŭvica kalendaro de tri religioj eldonita en Katowice kaj pri la morgaŭaj Epifaniaj Paradoj 2024 i.a. la plej granda en Varsovio.
• En la sekva felietono Maciej Jaskot parolas pri la sukcesa jaro 2023 de la polaj kulturkreantoj.
• En la E-komunuma segmento reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA ni prezentas la novjaran mesaĝon de la Asocio kaj informas pri establata Fondaĵo de Grégoire Maertens honore al la eksa UEA-prezidanto, kiu jarkomence solenis sian 100-jariĝon.
• Hodiaŭ venis bela surprizo, la informo pri la hodiaŭ lanĉita plej nova KD de Jonny M „Petolas” distribuata de Vinilkosmo. Ni donas ampleksan informon kaj memorigas, ke ĝi jam estas mendebla ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/377-oficiala-apero-de-la-albumo-jonny-m-petolas-la-5an-de-januaro-2024-%C4%89e-vinilkosmo.html.
• Muzike akompanas nin muzikĉerpaĵoj el du kantoj de la ĵus menciita albumo „Verkas mi regeon” kaj „La bambo”. Krome ni prezentas fragmente la kanton “UEA estas nia, UEA estas ni” de Joel Muhire, kiun bondezire dediĉas al siaj membroj UEA.
• La programinformon akompanas interreta foto referencanta al la morgaŭ solenota Epifanio kaj Epifaniaj Paradoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.