Ludu

En la 1287-a E_elsendo el la 05.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• El nia arkivo ni memorigas felietonon pri la koninda loko Łagów en la okcidenta Pollando.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri du interesaj ekspozicioj en Varsovio. La unua rilatas al la kreado de Picasso. La alia koncernas pentraĵojn de unu el la plej elstaraj polaj simbolistoj, Jacek Malczewski.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la Premio Grabowski atribuita dum la 4-a VK, pri kurso enkondukanta en Interlingvistikon ĉe la Universitato Espoir en Baraka, la Demokratia Respubliko Kongo.
• Muzike akompanas nin Kajto per sia kanto „Mia koro estas birdo” el la KD Sen timo. La interreta foto ĉe la programinformo prezentas kastelon en Łagów.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.