Ludu

En la 1276-a E_elsendo el la 10.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni referencas al varmaj someraj tagoj de la 108-a UK en Torino prezentante intervjuon kun d-ro Ulrich Lins pri lia prilaborado de la artikolo por la faka revuo pri iu faceto en historio de E-movado, ligita kun du figuroj siatempe ne nur esperantistoj, sed ankaŭ komunistaj aktivuloj – Kurisu Kei el Japanio kaj Nikola Aleksiev el Bulgario kaj kontaktoj inter ili.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri  nova eduksezono en Auschwitz-muzeo; pri aktuala stato de la pola ĉokoladindistrio; pri populareco de libroj verkitaj de AI en Nederlando.
• En la sciencbultena rubriko vi trovas informojn pri kvazaŭ epidemia kresko de tumoroj inter junaj plenkreskuloj; pri pozitivaj sekvoj de la junaĝa plezurlegado.
• Muzike ni reĝuas fragmente la kanzonon de Armel Amiot „La vespera vento” el lia KD „Banĝo Esperanto” kiu nun aperis kiel muzikvideaĵo, rigardebla ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/armel-amiot.
• La akompana interreta foto rilatas al la informo de nia scienctema bulteno pri la plezurlegado de infanoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.