Ekde 49 jaroj en la loko Puszczykowo apud Poznano ekzistas Muzeo – Literatura Laborejo de Arkady Fiedler (1894-1985). Temas pri unu el la plej konataj polaj mondvojaĝantoj kaj verkistoj, kiu partoprenis 30 ekspediciojn kaj mondvojaĝojn. Ilia frukto estis pli ol 32 libroj aperintaj en 23 lingvoj en pli ol 10-miliona eldonkvanto. Post lia morto la gvidadon de la muzeo transprenis familioj de liaj du filoj. De dek kelkaj jaroj funkcias tie aldone Ĝardeno de Kulturoj kaj Toleremo. Troviĝas en ĝi diversaj figuroj kaj modeloj, kiel kopioj de Granda Piramido kaj Granda Sfinko el Gizo el Egiptio, La Sunpordego el Bolivio, la ŝtona diskoforma kalendaro de aztekoj kaj figuro el la Paska Insulo. Estas i.a. repliko de la legendeca velŝipo de Kristoforo Kolumbo „Santa Maria” el la skalo 1:1. Fine de aŭgusto 2023 la Ĝardeno riĉiĝis per la kopio de la praslava dio Światowid, en 1848 eltirita el la riverfluo Zbrucz (iama limrivero de Pollando) en la vilaĝo Liczkowce. Ĝia originalo troviĝas en la Arkeologia Muzeo de Krakovo. Temas pri brika kolono el la limo de la 9-a kaj 10 jarcentoj, kies flankoj formas bazon por prezentitaj sur ĝi homfiguroj kaj diversaj simboloj. Kronas ĝin ĉapelo kovranta kvar homajn kapojn, rigardantajn al la kvar flankoj de la mondo. La ideodoninto por enkonduko de ĉi lasta figuro en la Ĝardenon, unu el la simboloj de la slava tempo el la antaŭkristana epoko, estas Arkady Radosław Fiedler. Ĝi jam simbole enkondukas en la 50-jariĝon de la Muzeo, pasonta kaj solenota venontjare.

El la elsendo 15.09.2023. Legas Maciek – 02′ 05″