Ludu

En la 1272-a E_elsendo el la 20.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Multan parton de nia elsendo ni dediĉas al la forpasinta en Valencio (19.09.2023) konata hispana esperantisto, aktivulo de la tiea E movado, Augusto Casquero. Krom organiza laboro li ankaŭ multan tempon dediĉis al la E-instruado en tiaj lokoj kiel Madrido, 6 jarojn en la Fakultato pri Filologio en Valencio kaj multloke eksterlande. Temas i.a. pri Slovakio, Pollando, Ĉinio, kie li pasigis longajn vivperiodojn. El nia arkivo ni memorigas lian alparolon kiel la prezidanto de LKK de la Valencia UK en 1993 kaj nian interparolon kun li post Arkones 2004.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri laboroj en la EU por kontraŭbatali la malŝparadon de nutraĵoj; pri pli da flugkonektoj de KLM al Pollando.
• Nia sciencbultena temo traktas iom hazardan malkovron de iu el la eksterordinaraj proprecoj de metalo.
• La akompana interreta foto prezentas Augusto Casquero kun iuj el la studentoj de la E-Studumo ĉe la Centro pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.