Ludu

En la 1271-a E_elsendo el la 15/18.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-o Mark Fettes, kun kiu ni interparolas pri lia lekciado pri la E-Movado dum la aŭtuna – ĵus finiĝinta sesio de Interlingvistikaj Studoj; pri la divido de la post-prezidaj, post-pandemiaj kaj por-planedaj pripensoj dum la 37-a ARKONES.
• La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas ĵus aĉetitan tolaĵon de Uccello por la Reĝa Kastelo en Varsovio; novan objekton en la Muzeo de A. Fiedler en Puszczykowo apud Poznano.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri baldaŭ aperonta en Hispanio libro pri planlingvoj mendebla jam ĉe H&O Editores; pri denova ŝanco lerni Esperanton en la hispana UNED – http://www.cuid.uned.es; pri E-lingva platformo por lerni la polan lingvon de E@I – polski.info.
• Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Armel Amiot „Nova Ĝojo”. Lia nova videaĵo de ĉi tiu kanto anticipas lian novan diskon https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/351-nova-muzikvideo-kaj-projekto-de-armel-amiot.html. La akompana fb-a foto (de Halina Górna) prezentas Tobiasz Kaźmierski – kunorganizanton de Arkones – kiu pretigas teknikaĵojn por Francesco Maurelli kaj lia prelego pri Aruŝo, la kongresurbo 2024, kun rekta kontakto al afrika aktivulo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.