Ludu

En la 1268-a E_elsendo el la 30.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• En sondokumenta parto rilata al la 108-a UK en Torino ni prezentas trivoĉan interparolon pri la nunjara rikolto de la Belartaj Konkursoj kaj riĉa kongresa programo de Bobelarto gastigante antaŭ la mikrofono la sekretarion de la BK-oj Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Stela Besenyei-Merger el Bobelarto. Krome ni referencas al kongresa koncerto de Kajto prezentante ĝian kanzonon „Bela Marieto” por kiu vortojn kaj muzikon komponis Liven Dek. Liven Dek komponis la muzikon  ankaŭ por la kanzonteksto „Heredaĵo” de Ewa Grochowska, premiita dum Belartaj Konkursoj, kaj kiun dum Internacia Arta Vespero en Torino kantis Amira Chun.
• La komencaj aktualaĵoj rilatas al la ventoturbinoj ĉe la pola parto de Baltiko; nova lernojaro en polaj lernejoj ankaŭ eksterlande; al helpo altigonta la ciferecajn kompetentojn de junaj lernantoj.
• Nia scienca temo rilatas al lastatempaj esploroj pri graveco de timuso ankaŭ en la plenkreskula vivo.
• La interreta foto de Amikaro de la Belartaj Konkursoj prezentas la pasintjaran gajninton de la unua premio en la branĉo „Kantoteksto”, Ewa Grochowska apud Jorge Rafael Nogueras, la gajninto de la nunjara unua premio en la branĉo „Prozo”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.