Ludu

En la 1267-a E_elsendo el la 25.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• La hodiaŭa sondokumenta retrorigardo al la 108-a UK en Torino enhavas du antaŭmikrofonajn renkontiĝojn – el la t.n. dumkongresaj koridoraj babiladoj. Tonjo del Barrio, Hispanio, kies unuan foton kun la kongresa flago ni uzis en nia programinfomo antaŭ unu monato rakontas pri sia familia vizito en Italio kaj donas krome superrigardon al la okazaĵoj en la hispana E-komunumo i.a. Hispana Kongreso en Sevilo kaj E-programo por instruistoj de la urba universitato. Kun Alvaro Motta, Brazilo ni koncentriĝas pri lia porindiĝena laboro, situacio de minoritatoj – aparte la pola kaj la rolo kiun rilate ĝin plenumis F.V. Lorenz, pri la baldaŭa Librofoiro en Rio de Janeiro, kie esperantistoj havos apartan standon.
• La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la daŭrantan en Lodzo ekspozicion pri la pola skolo de arta teksado; la septembrajn koncertojn de la pola junulina koruso Puellae Orantes en Tokio.
• En la informa E-komunuma segmento ni memorigas pri la baldaŭa 37-a eldono de ARKONES en Poznano 15-17.09.23 www.arkones.org/eo. Ni prezentas la kondolencan informon pri la forpaso de Maria Ferigle Danti, kunorganizinta kun sia edzo Luis Serrano Pérez Internaciajn E-semajnojn de la Kulturo kaj Turismo en Katalunio (1995-2016). Ni informas pri la E-traduko de la romano de  Miguel Delibes „Sinjorino en ruĝo sur griza fono”.
• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la kolektiĝantajn kongresanojn en la salono Zamenhof.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.