Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1265-a E_elsendo el la 15.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri la 30-a Festivalo de Orgenmuziko en Varsovio kaj pri ekspozicio dediĉita al la itala Quattrocento en la varsovia Reĝa Kastelo.
• Sekvas ampleksa parto rilatanta al la 108-a UK en Torino.
• El interparolo kun Bengt-Arne Wickström ni ricevas superrigardon pri la nunjara Nitobe-simpozio okazinta antaŭtage de la kongreso, al kiu simpozio nia interparolanto ankaŭ kontribuis.
• Dum la kongresaj tagoj revenis la E-elsendoj de Radio Vatikana, pri kio ni informas aparte: https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo/2023/08/esperanto-programo-02-08-2023.html.
• Ni informas krome pri IKUE-eldonaĵoj aperintaj lige kun la kongreso kaj pri la dumkongresa merkreda vizito en la torina Muzeo Don Bosco.
• Kun Rico Giacometti ni mallonge referencas al lia voĉa kunlaboro kun nia redakcio.
• Ni prezentas prikongresan raporton/mesaĝon de Edmond Ludwig kun interesaj rimarkoj rilate kelkajn kongresprogramerojn. Liaj rimarkoj pri la koncertaj programeroj instigis nin muzike ornami la elsendon per fragmento de la kanzono de Ĵomart kaj Nataŝa „Reva vojaĝo”.
• La programinformon akompanas interreta foto pri kongresanoj vizitantaj la Muzeon Don Bosco en Torino.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Grandioze