Ludu

En la 1256-a E_elsendo el la 20.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni denove renkontiĝas en literatura segmento. Ĉi-foje temas pri la jam 139-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• Hieraŭ aperis informo pri la jam disponeblaj elektronikaj versioj de la Kongresa Libro 2023, konsultebla ankaŭ de nekongresanoj https://uk.esperanto.net/2023/kongresalibro kaj la poŝtelefona apo por la kongresanoj: uk2023.esperanto.net. Pli amplekse ni informas pri ambaŭ en la elsendo.
• La komencaj aktualaĵoj rilatas al kunlaboro de Tunizio kun la Eŭropa Unio kontraŭ nelegalan migradon; al donitaĵoj pri rekorda nombro da loĝejoj aĉetitaj pasintjare en Pollando fare de eksterlandanoj; pri la konstruata en la suda Pollando trafika biciklovojo ebligonta senĝenan biciklan trafikon kun Germanio kaj Ĉehio.
• La interreta foto akompananta la programinformon rilatas al aktualaĵo pri la rekorda nombro da loĝejoj en Pollando aĉetitaj en 2022 fare de eksterlandanoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.