Ludu

En la 1254-a E_elsendo el la 10.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Kun nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, Tobiasz Kubisiowski ni interparolas pri lia ĵus defendita magistriga disertaĵo „Kritiko de tradukoj kaj analizo de tradukoj. Por normoj en kritiko de tradukoj surbaze de recenzoj en la revuo „Beletra Almanako”.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la 80-a datreveno de Wołyń-masakro; pri distingo de Pollando flanke de ETSC pro signifa malaltigo de trafikakcidentoj.
• En la scienca bulteno ni parolas pri la programo Juna Pollando kaj ĝiaj stipendiitoj kaj pri polaj sciencistinoj kiel esploristinoj en la sciencaj institutoj.
• Muzike akompanas nin Hirosi Nobukuni per la fragmento de sia originala E-kanto „Revido”. La interreta foto ĉe la programinformo rilatas al polaj sciencistinoj kiel esploristinoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.