Ludu

La 1253-a E_elsendo el la 05.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Michela Lipari, la prezidantino de la Torina LKK, dividante la plej freŝajn informojn pri la aktualaj zorgoj kaj preparlaboroj de la Loka Kongresa Komitato al la 108-a.
• Komence aŭdiĝas kultura kroniko kun informoj lige kun la 100-jariĝo de Wisława Szymborska: en Krakovo kreiĝis nova parko, kiu portas ŝian nomon, en kiu estas la ebleco konatiĝi kun elektitaj citaĵoj el ŝiaj poeziaĵoj. Loĝantoj de la itala Ĝenevo povas rigardi ekspozicion kun la kolaĝoj de la pola Nobelpremiitino. Krome ni informas pri plej nova aĉetaĵo de la varsovia Reĝa Kastelo, la pentrista artverko de Mattia Preti „Partio de triktrako”.
• En la E-komunuma segmento ni referencas al la Nitobe-simpozio okazonta en Torino rekte antaŭ la kongreso. Eblas aliĝi: interlingvistiko.net/lingvopolitiko/nitobe-simpozio-2023.
• Muzike akompanas nin Alejandro Cossavella per fragmento de la kanzono „Pantanala trajno”. La programinformon akompanas foto pri la ĵus inaŭgurita Parko de Wisława Szymborska en Krakovo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.