Ĉi-semajne en nia veturo tra Pollando ni vizitos malgrandan urbon Paczków, situantan en la sud-okcidenta parto de la lando. Pro ĝia beleco kaj eksterordinaraj mezepokaj defendokonstruaĵoj oni multfoje difinis ĝin la pola „Carcassonne”. Iam oni uzis la parolturnon „Serĉu min en Paczków”, kiu aludis al ĝia periferia situo. Paczków establita de episkopoj en la 12-a jarcento for de gravaj komercaj itineroj aŭ princaj centroj plenumis la rolon de la limgardejo en la regiono difinata >la princolando de la sileziaj episkopoj<. Por certigi ĉi tiun rolon en la mezepokaj maltrankvilaj jaroj la posedantoj fortikigis ĉiujn siajn propraĵojn. Kun la tempofluo oni ĉirkaŭkonstruis la urbon Paczków per du defendomuregoj kun 24 turoj kaj ĉirkaŭfosaĵo. Ĝuste tiuj ĉi bonege konservitaj konstruaĵoj rolas nun kiel la plej granda trezoro de Paczków. Nome, en la urbo konserviĝis pli da malnovaj muregoj kaj turoj ol en Krakovo, Varsovio kaj Gdansko kune. Laŭ la birdfluga rigardo Paczków aspektas kiel bildo el la libro pri historio de arkitekturo. Inter ĝiaj turoj la atenton plej meritas du, la Vroclava kaj la Urbodoma. Ĉi lasta altas 45 metrojn kaj apartenas al unu el la plej bone konserviĝintaj ĉi specaj, renesancaj konstruaĵoj en Pollando. Ĝi ravas ne sole pro siaj perfektaj proporcioj, sed ankaŭ pro la panoramo, kiun oni povas de sur ĝia supro admiri. La urbo – kiel dirite – estis establita de episkopoj baze de flandra leĝo, kiu atribuis al Paczków multajn rajtojn i.a. la rajton elfari bieron. La fondo-dokumeto menciis ankaŭ ĉefajn okupojn de la urboloĝantoj, inter kiuj plej multis buĉistoj, bakistoj kaj botistoj. Malgraŭ tio, ke la urbon establis ekleziĥierakiuloj antaŭ ol preĝejo en Paczków estis konstruita kastelo, verŝajne en la 1301-a jaro. Sed pro la lokaj militoj ĝi ne transdaŭris la maltrankvilan 15-an jarcenton. Nome, la urbon sieĝis trupoj de la tn. ĉeĥaj fratoj, kiuj kaŭzis multajn damaĝojn. Eble tiel la ĉefparoĥa preĝejo de sankta Johano Evangelisto estis projektita kvazaŭ fortikaĵo kaj kapablis elteni plursemajnan defendon. Ĝian konstruaĵon facilas rimarki pro la 65-metra preĝeja turo, kiu dominas super la urbo. Oni konstruis ĝin ankoraŭ meze de la 14-a jarcento kaj nur jarcenton poste ĝi akiris defendo-karakteron kaj sub ĝia tegmento eblis loki eĉ kanonojn. En la preĝejo troviĝas bele ornamita puto – unusola ĉi speca objekto en Pollando. Kun ĝi ligiĝas legendo el la periodo de la tatara invado. Kiam post la batalo apud Legnica la tataraj trupoj komencis retiriĝi, ilia malgranda teĉmento haltis proksime de Paczków. Iu el la tataroj enamiĝis al filino de kavaliro Bogun. Kiam la patro kontraŭis la geedziĝon la gejunuloj decidis fuĝi. Bedaŭrinde kaptis ilin la servantaro de la kolera kavaliro kaj murdis tataran soldaton enĵetante lin en la puton. De tiu ĉi tempo oni komencis difini ĝin la tatara. Onidire kiam proksimiĝas al ĝi bela virino la akvo en la puto ŝaŭmkirliĝas, kio klarigas la severan malpermeson proksimiĝi al la puto dum diservoj. Riĉajn kaj bonstatajn jarojn en la historio de Paczków sekvis jarcentoj malfavoraj. En la 17-a jarcento la nombro de ĝiaj loĝantoj – pro epidemioj, incendioj kaj bataloj – malkreskis ĝis 100 personoj. Eĉ la barokaj ornamaĵoj sur brikdomoj kompare kun tiuj en la najbaraj urboj Kłodzko aŭ Nysa aspektas mizere. Nur en la 19-a jarcento Paczków komencis vekiĝi kvazaŭ post longa dormo. Hodiaŭ ĝi evidente ne estas granda urbo. Dum mallonga 15 minuta promeno eblas facile piede atingi ĉiun angulon de Paczków. Sed, krom la defendomuregoj en la urbo valoras ankaŭ viziti la muzeon de gasprodukta industio. La unusolan lokon en Pollando, kie konserviĝis ekipaĵaro por la produktado de gaso por la urbaj bezonoj . Fine ni ankoraŭ aldonu, ke iom oriente for de Paczków troviĝas la vilaĝo Gilowice. Valoras viziti ankaŭ ĝin, aparte en la Palma Dimanĉo. La vilaĝo estas unu el ĉiam malpli multaj lokoj, en kiuj oni flegas malnovajn kutimojn elfari palmojn. Konkurson por la plej bela t.n. kavalira palmo partoprenas tiuj, kiuj estis kreitaj baze de diversarbaj branĉetoj. Ilian skeleton prilaboras plenkreskuloj, ornamoĵojn i.a. paperajn florojn interplektas infanoj. Virinoj povas partopreni apartan konkurson por la plej bela bukedo formita el branĉoj, herboj kaj pomoj.

El la elsendo 05.06.2023. Legas Gabi – 05′ 29″