Ludu

En la 1252-a E_elsendo el la 30.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ konatan ĉeĥan esperantiston, Marek Blahuš, kiun ni renkontis dum Polyglot Gathering 2023 en la apudvarsovia Teresin. Ni ligas al lia esperantistiĝo antaŭ 20 jaroj kaj E-aktivado, al la nuna profesia laboro kaj lia E-familio.
• La komencaj aktualaĵoj rilatas al inaŭguro de la tunelo sub la rivero Świna en Świnoujście; al donitaĵoj de Eurostat pri minaco de mizero kaj socia ekskludo en la Unio; al raporto de FAO kaj WHO pri laboratoriaj nutraĵoj, al 700 ekolaborejoj en polaj lernejoj en la nova lernojaro.
• En la scienca bulteno ni informas pri la lastaj malkovroj de NASA-sondilo Cassini sur Encelado, glaciluno de la Saturno.
• Hodiaŭ en nia programo kantas Kaŝi „Varsovio en lilakoj”. La interreta foto prezentas la hodiaŭ inaŭguritan subriveran tunelon en Świnoujście, kiu ligas la du plej gravajn insulojn de la urbo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.