Ludu

En la 1250-a E_elsendo el la 20.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Inter la 14-a kaj praktike la 19-a de junio en la apudvarsovia Teresin okazis la fizika Poliglota Kunsido, Polyglot Gathering 2023. Vizitinte ĝin lastsabate ni uzis la okazon inviti antaŭ nian mikrofonon la ĉeforganizanton de la evento Petron Baláž el E@I.
• Hodiaŭ ni proponas krome la 138-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• La komencaj aktualaĵoj rilatas al Pollando en la nuna oficperiodo de ECOSOC; al plia eldonaĵo pri biodiverseco de Bjalistoko; al multiĝantaj marmotoj ĉe la pola parto de Tatry-montaro.
• Muzike ni memorigas la kanton de jOmO „Plifrua Pollando” el lia albumo „jOmO slavumas” aperinta ĉe Vinilkosmo. La interreta foto prezentas iom teneran momenton inter marmotoj, iom pli multnombraj en pola Tatry-montaro;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.