Ludu

La 1249-a E_elsendo el la 15.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• Kun profunda malĝojo nia redakcio ricevis la informon pri la forpaso de konata esperantista kaj rotariana aktivulo, Giuseppe Grattapaglia, la kunadministranto de la fondaĵo Bona Espero. El inter multaj interparoloj faritaj kun Giuseppe kaj lia edzino Ursula ni elektis adiaŭe el nia arkivo intervjuon kun la geedza paro faritan dum E-renkontiĝo en Plouezec, Bretonio en 2010.
• Komence aŭdiĝas la kulturkronikaj informoj pri Sybilla 2022 por la Muzeo de Arkitekturo en Vroclavo; pri reveno de historiaj mebloj al la kastelo Książ; pri la 64-a sezono de Chopin-koncertoj en la varsovia parka-palaca komplekso Łazienki.
• En la E-komunuma segmento ni infomas – laŭ raporto de Povilas Jegorovas, aperinta en Sezonoj – pri maja ĵurnalista simpozio en Litovio.
• Muzike akompanas Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de la kanzono „En Bona Espero”.
• La programinformon apudas foto el nia fotogalerio el 2014 pri nia vizito kun Giuseppe Grattapaglia ĉe unu el la ZEO-oj en Bona Espero.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.