Ludu

La 1245-a E_elsendo el la 25.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• proponas komence ampleksan informon pri la transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la pola Nacia Biblioteko kaj aparta oficiala solenaĵo okazonta en ĝia varsovia sidejo la plej proksiman lundon, 29.05.2023.
• Nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de la Loka Kongresa Komitato de la 108-a UK en Torino, Michela Lipari, kiu liveras multajn prikongresajn novaĵojn.
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la vizitrikolto en 100 muzeoj de la mondo en 2022; pri historiaj japanaj fotografaĵoj en Varsovio.
• En la E-komunuma segmento apartan saluton ni direktas al la 100-a kongreso de la Germana E-Asocio en Brunsviko; ni resume retrorigardas al la retaj sesioj de la poznanaj Interlingvistikaj Studoj, kiuj okazis nunjare.
• Muzike akompanas nin la historia grupo Tutmonda Muziko kaj ni memorigas ĝian kanzonon „Esperanto”. Nia  reta foto el Vikipedio prezentas Bibliotekon Hodler en 1963.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.