Ludu

En la 1244-a E_elsendo el la 20.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Ni prezentas la 137-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• La komencaj aktualaĵoj informas pri julia konferenco de la pola scienco eksterlande; pri problemoj de la pola bierfara sektoro; pri festivalo de scienco kaj arto ĵus okazinta en Bjalistoko; pri pola helpo por Afriko.
• La sciencbultena rubriko referencas al la esplorezultoj pri maltrankviligaj flankefikoj de la recikligado de  plastaj forfalaĵoj en la formo de neforigebla miniplasto.
• Hodiaŭ muzike akompanas nin ĴeLe per la kanzono „Trajno veturas”, kiu devenas el la KD „En Esperantujo” antaŭnelonge bitigita de Vinilkosmo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.