Ludu

La 1243-a E_elsendo el la 15.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• proponas konatiĝi kun fama polo, aparte en la filatelistaj rondoj, inter poŝtmark-kreaj kaj monbiletaj kreantoj, Czesław Słania. Tiu ĉi mondfama fakula grafikisto – disfloriginta sian artgravuristan arton dum sia estado en Svedio – naskiĝis antaŭ 102 jaroj en Pollando;
• La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas apartan premion Sigillum Magnum de la bolonja universitato por pola sciencisto; vendredajn vizitofertojn de la varsovia Łazienki-parko; muzeajn lecionojn por junuloj el provincaj lernejoj.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri nunjaraj 57-aj Baltiaj E-Tagoj en Litovio – https://www.esperanto.lv/index.php/eo/
• Muzike akompanas nin Jadwiga. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la unuan el la poŝtmarkaj grafikaĵoj de Czesław Słania, dediĉitan al la venka Grunwald-batalo 1410, per kiu li diplomitiĝis en la krakova Belarta Akademio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.